WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
2 Reĝoj 15
27 - En la kvindek-dua jaro de Azarja, reĝo de Judujo, Pekaĥ, filo de Remalja, fariĝis reĝo super Izrael en Samario, kaj li reĝis dudek jarojn.
Select
1 - En la dudek-sepa jaro de Jerobeam, reĝo de Izrael, ekreĝis Azarja, filo de Amacja, reĝo de Judujo.
2 - Li havis la aĝon de dek ses jaroj, kiam li fariĝis reĝo, kaj kvindek du jarojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Jeĥolja, el Jerusalem.
3 - Li agadis bone antaŭ la Eternulo, tiel same, kiel agadis lia patro Amacja.
4 - Nur la altaĵoj ne estis senfunkciigitaj; la popolo ĉiam ankoraŭ oferadis kaj incensadis sur la altaĵoj.
5 - La Eternulo frapis la reĝon, kaj li fariĝis lepra ĝis la tago de sia morto, kaj li loĝis en izolita domo. Kaj Jotam, filo de la reĝo, estis ĉefo de la domo kaj regis la popolon de la lando.
6 - La cetera historio de Azarja, kaj ĉio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la reĝoj de Judujo.
7 - Kaj Azarja ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de David. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Jotam.
8 - En la tridek-oka jaro de Azarja, reĝo de Judujo, Zeĥarja, filo de Jerobeam, fariĝis reĝo super Izrael en Samario, kaj li reĝis ses monatojn.
9 - Li faradis malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo, kiel faradis liaj patroj; li ne deturnis sin de la pekoj de Jerobeam, filo de Nebat, per kiuj li pekigis Izraelon.
10 - Kontraŭ li faris konspiron Ŝalum, filo de Jabeŝ, kaj frapis lin antaŭ la popolo kaj mortigis lin kaj ekreĝis anstataŭ li.
11 - La cetera historio de Zeĥarja estas priskribita en la libro de kroniko de la reĝoj de Izrael.
12 - Tio estas la vorto de la Eternulo, kiun Li diris al Jehu, nome: Viaj filoj sidos sur la trono de Izrael ĝis la kvara generacio. Tiel fariĝis.
13 - Ŝalum, filo de Jabeŝ, fariĝis reĝo en la tridek-naŭa jaro de Uzija, reĝo de Judujo. Kaj li reĝis unu monaton en Samario.
14 - Kaj iris Menaĥem, filo de Gadi, el Tirca, kaj venis en Samarion kaj frapis Ŝalumon, filon de Jabeŝ, en Samario, kaj mortigis lin kaj ekreĝis anstataŭ li.
15 - La cetera historio de Ŝalum, kaj lia konspiro, kiun li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la reĝoj de Izrael.
16 - Tiam Menaĥem frapis Tifsaĥon, kaj ĉion, kio estis en ĝi, kaj ĝian regionon, komencante de Tirca, pro tio, ke ĝi ne malfermis al li la pordegon. Kaj li mortigis ĉiujn ĝiajn gravedulinojn, disfendinte ilin.
17 - En la tridek-naŭa jaro de Azarja, reĝo de Judujo, Menaĥem, filo de Gadi, fariĝis reĝo super Izrael, kaj li reĝis dek jarojn en Samario.
18 - Li faradis malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo; dum sia tuta vivo li ne deturnis sin de ĉiuj pekoj de Jerobeam, filo de Nebat, per kiuj li pekigis Izraelon.
19 - Pul, reĝo de Asirio, venis en la landon. Kaj Menaĥem donis al Pul mil kikarojn da arĝento, por ke li helpu lin, por fortikigi la reĝecon en lia mano.
20 - Kaj Menaĥem impostigis la arĝenton sur Izrael, sur ĉiuj riĉuloj, sur ĉiu po kvindek sikloj da arĝento, por doni al la reĝo de Asirio. Kaj la reĝo de Asirio iris returne kaj ne restis tie en la lando.
21 - La cetera historio de Menaĥem, kaj ĉio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la reĝoj de Izrael.
22 - Menaĥem ekdormis kun siaj patroj; kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Pekaĥja.
23 - En la kvindeka jaro de Azarja, reĝo de Judujo, Pekaĥja, filo de Menaĥem, fariĝis reĝo super Izrael en Samario, kaj li reĝis du jarojn.
24 - Li faradis malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo; li ne deturnis sin de la pekoj de Jerobeam, filo de Nebat, per kiuj li pekigis Izraelon.
25 - Kaj faris kontraŭ li konspiron Pekaĥ, filo de Remalja, lia altrangulo, kaj frapis lin en Samario, en la salono de la reĝa domo, kune kun Argob kaj Arje, kaj kun li estis kvindek viroj el la Gileadanoj. Kaj li mortigis lin kaj ekreĝis anstataŭ li.
26 - La cetera historio de Pekaĥja, kaj ĉio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la reĝoj de Izrael.
27 - En la kvindek-dua jaro de Azarja, reĝo de Judujo, Pekaĥ, filo de Remalja, fariĝis reĝo super Izrael en Samario, kaj li reĝis dudek jarojn.
28 - Li faradis malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo; li ne deturnis sin de la pekoj de Jerobeam, filo de Nebat, per kiuj li pekigis Izraelon.
29 - En la tempo de Pekaĥ, reĝo de Izrael, venis Tiglat-Pileser, reĝo de Asirio, kaj prenis Ijonon, Abel-Bet-Maaĥan, Janoaĥon, Kedeŝon, Ĥacoron, Gileadon, Galileon, la tutan landon de Naftali; kaj forkondukis ilin en Asirion.
30 - Hoŝea, filo de Ela, faris konspiron kontraŭ Pekaĥ, filo de Remalja, kaj frapis lin kaj mortigis lin, kaj ekreĝis anstataŭ li en la dudeka jaro de Jotam, filo de Uzija.
31 - La cetera historio de Pekaĥ, kaj ĉio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la reĝoj de Izrael.
32 - En la dua jaro de Pekaĥ, filo de Remalja, reĝo de Izrael, ekreĝis Jotam, filo de Uzija, reĝo de Judujo.
33 - Li havis la aĝon de dudek kvin jaroj, kiam li fariĝis reĝo, kaj dek ses jarojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Jeruŝa, filino de Cadok.
34 - Li agadis bone antaŭ la Eternulo; li agadis tiel same, kiel agadis lia patro Uzija.
35 - Sed la altaĵoj ne estis senfunkciigitaj; la popolo ĉiam ankoraŭ oferadis kaj incensadis sur la altaĵoj. Li konstruis la supran pordegon ĉe la domo de la Eternulo.
36 - La cetera historio de Jotam, kaj ĉio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la reĝoj de Judujo.
37 - En tiu tempo la Eternulo komencis sendadi sur Judujon Recinon, reĝon de Sirio, kaj Pekaĥon, filon de Remalja.
38 - Kaj Jotam ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de lia patro David. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Aĥaz.
2 Reĝoj 15:27
27 / 38
En la kvindek-dua jaro de Azarja, reĝo de Judujo, Pekaĥ, filo de Remalja, fariĝis reĝo super Izrael en Samario, kaj li reĝis dudek jarojn.
Copy Link
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget